Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj. Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj demandis:

— Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?

La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi respondis:

— Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.

Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia finiĝo.

Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:

— Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto Travers — vi ja konis lin; ĉu ne? — povus inspiri al ŝi tiajn terure, nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis, rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis! — Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo super la kapo de Hugo.

— Kompatinda karulino, — diris Leonardo, profunde kortuŝita. — Tio ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla, kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉ-

98