Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

itaj por priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko, d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.

Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:

— Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.

La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:

— Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de suferado? Li diris: — „Iru malantaŭ min, Satano.“ Se ni nur povus ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj malamikoj; ĉu ne?

Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo, ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto, respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn „Kaŝado kaj Serĉado“ inter la reve aspektantaj ulmoj.

99