Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo, senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia, kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de Leonardo: — Kio estas, — li demandis al si, — la nuna animstato de tiu malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble, ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu terura afero. Sed — prudente li demandis sin — kia devus esti lia sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.

Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per bonkoreco kaj firmeco,

100