Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la malfeliĉa juna viro.

Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la heredaĵo de lia patro.

Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista, profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita letero estis jena:

„Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus, „edukema providenco“) lastmomente malpermesas al mi partopreni la komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en hejma malliberejo, sed, dank’ al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte, ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas, ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas, ke ili devigos vin paroli.

„Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, parto-

101