Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenontaj la kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj de l’flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian bonkoran edzon.

„Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj bezonas tian alĝustaĵon.

„Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko, en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon, ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble, tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj por via firmo.

„Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa revido.

Sincere la via, Bogdanov.“

Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj

102