Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?

— Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos al li, ke vi estas tie.

Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de la knabino, kaj murmuretis al si mem: — Kia ĉarma bildo de knabina pureco!

Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena, sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton, li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun tremetantaj lipoj:

— Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas . . . soleca, premegata. Sed — subite ŝanĝante la voĉtonon — mi ne volas plue priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble, vi deziras montri al mi.

Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon, kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun, — li pensis, — okazas oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro Vincent

104