Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li, ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li tiom cedis al subita emocio.

Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti lin antaŭ la fina precizigo de sia patento. — Mia fratino, — li diris, — iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene aprobos vian foriron.

Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de disputo pri fraŭlino Haverford — pro malsamaj kaŭzoj.

Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov, kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin, renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.

105