Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kelkaj Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger. La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian nomon. Tio tuj ordigis la aferon.

En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:

— Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston, — ŝi diris, parolante en flua, belsona Esperanto. — Kiel kompleza vi estas, tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas; sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.

Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.

La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en „La Revuo“ la spritajn kaj amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.

Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en „Esperantujo“, kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉ-

109