Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

igan kaj nobligan celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.

— Ho, sinjoro Marston, — ekkriis la grafino, — kian ŝanĝon faris Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!

— Efektive! — aldiris ridetante ŝia edzo, — kaj sen influa amiko ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj socialistaj tendencoj.

Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.

Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj emocio. Fine ŝi diris kun certeco:

— Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li aspektus tre simile al vi.

— Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia, — milde diris la profesoro; — nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li. —

La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino Haverford iris al

110