Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto, kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon. Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.

El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena. La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno, multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo. La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn. Kelkaj skeptikuloj, — li diris ekscitiĝe, — ja, enviemuloj kaj

111