Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera, tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo. Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble pro religiaj kaŭzoj.

— Eble, — respondis la gasto milde, — sed, aliflanke, niaj scienculoj estas malpli ofte devigataj „manĝi“ — kiel ni diras — siajn teoriojn aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.


La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:

— Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.

Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis.

112