Leonardo sincere bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita flanko de la homa vivo.
Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis al ŝi la brakon, dirante:
— Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per interŝanĝo de bonaj pensoj.
Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:
— Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla. La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin. — Sin turnante al sia edzino, li demandis: — Ĉu ne, karulino?
La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste diris dolĉe al Leonardo:
— Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.
Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco, plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj homoj. Li rigardis dum mo-