nuna tempo pri la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.
— Efektive? — Ho! — Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono, montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo. Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue: — Se tio povas interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.
Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon, kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon. Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la ĵus aŭdita rakonto.
La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon kun varma korinklino kaj ekkriis: