Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando. Bazilo Musatov edukiĝis de avo, popo de vilaĝo en Vladim gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto de la avo, Bazilo aliĝis al raskolniki t. e. malortodoksuloj. Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine transportiĝis en Siberion. Tie — ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj travivaĵoj — malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj. Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo, sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ — kiel oni asertas — liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj, nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio perdis multe da anoj.

Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la Bratzyfratetoj. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj, konfuzaj vivokondiĉoj.

118