Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sendube li celis inspiri al ili sian propran religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne kuraĝas tuŝi lin.

Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto. Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo, gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo diris:

— Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da „noktomeza oleo“; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan ĝian fenestreton.

En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova, plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj kondukis al mallarĝa

119