verando, okupanta la tutan larĝon de la domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis ruse:
— Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero alvenigas vin.
La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:
— Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon, kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj spiritoj.
— Ho, via moŝto, — demandis la religiulo ruse, — ĉu li do konvertis vin?
— Tute ne, — respondis la profesoro, iomete embarasite de la neatendita demando, — tamen mi estas jam malpli inklina aserti la neekziston de spiritaj estaĵoj.