Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kuraĝiga ŝanĝo; — diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano. Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj, malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange intermiksita kun kortuŝa mildeco.

Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide, haltade:

— Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon? — li demandis, sed tuj aldiris: — mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.

Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li invitis siajn gastojn sidiĝi.

Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.

Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo, preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo. Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li devis peti la profesoron,

121