Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li afable traduku por li rusen frazon, kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.

— Mi scias, — li ekkriis pasie, — kion signifas esti en la tenego de malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite, mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj, kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus komuniki al vi, sinjor’ anglo.

Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel, post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis, kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la nigrabarbulo diris:

— Mi sufiĉe bone konas la agadon de via „Societo por Psikaj Enketoj“ per Esperanta gazeto „La Spirita Mondo“, kiun unu el miaj korespondantoj en Parizo

122