Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

regule sendas al mi. Sendube multaj honestaj . . . Ljuboznatelnie? — via grafa moŝto, — li demandis, sin turnante al la profesoro.

— Sciavidaj — tradukis ĉi tiu.

— Dankon; — sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj, sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn virinojn. Jen la malnova deziro . . . obnaruĵit razvernut — mi petas, via moŝto?

— Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.

— Dankon; — malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.

Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:

— Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?

Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:

— Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la . . . ĉiopova . . . ne, tio ne estas la ĝusta vorto . . . la ĉion venkanta potenco de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo

123