kaj malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras — kompreneble vi scias . . . igumamma . . . mi petas, mia grafa amiko . . . ho, jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso? — Li serĉis momenton en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan Testamenton. — Jen ĝi estas: „Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: ‘La Sinjoro vin riproĉu’.“
Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin. Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post momento, dirante:
— Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura. Vi devas agi mal . . . malegoiste, en simpleco de l’koro, timante Dion. Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun . . . kio estas la ĝusta vorto? . . . kun dividita koro. La povo kaj la gloro alskribiĝu al la Eternulo.
Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo. Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano, nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:
— Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn. Mi dankas vin. — Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon, aldirante: — Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo, kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.