Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis, ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.

125