Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi povos akompani vin.

— Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?

— Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi aspektas subite tiel seriozmiena?

— Ĉu mi aspektas seriozmiena? — Leonardo demandis distrite.

— Jes, — respondis la knabino riproĉeme, — kutime via vizaĝo havas tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.

Leonardo devigis sin rideti. — Oni diras, — li respondis, — ke karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo. Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona tendenco.

— Ho, sinjoro Marston, — rediris la knabino kun ŝajnige alprenita digna mieno, — oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo. Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon! Sed, — ŝi aldiris gaje, — mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan, pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo

127