Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat. Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.

Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona. — Jes, Lorna, — li diris, — noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda, malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco, ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco; male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.

— Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj. Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj inklinon adori? —

La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta okcidenta ĉielo. — Ĝoju, — li diris, — pro nobliga amo al la belo; ĝi estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron, novan celon. Mi

128