Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni devas esti tre singarda.

Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon, zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.

— Jes, — ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante paroli fervore, — mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan societon. La temoj pritraktataj ofte estas „la artoj en la servo de la religio“ kaj . . . „la dediĉo de ĉiuj . . . pensoj al la venonta gloro de Mesio sur la tero“. Sed mi devas ne reteni vin; vi certe deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro revenas por la temanĝo.

Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino, kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda parolmaniero li diris:

— Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri tiu nova kulto sur la vojo al „Elmcroft“.

Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla

129