Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉevalo, laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto al „Elmcroft“. Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili, sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje. Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo, prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.

Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj, kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi ekkriis:

— Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni „nian karan lingvon“. Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj forportos iom el la fajro de via entuziasmo.

Leonardo ne povis ne rideti.

— Ni esperu al la efiko de tiu fajro, — li respondis serene, — sed ne supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj

130