Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

propraj pensoj, konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:

— Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi kelkfoje pensas, por la „miljaro“, se nur la koroj de la homoj estus en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.

— Jes, — respondis Leonardo, — kaj tio denove rememorigas al mi vian lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.

La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.

— Ho, — ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono, — tio ne estas nova kulto, sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni pritraktas. Lastan fojon, — ŝi diris plue kun ekmontro de profunda sento, — sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.

— Jes; ekzemple?

Lorno ne tuj respondis.

— Nu, — ŝi diris post momento, — la signoj estas ja multaj. Antaŭ ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj; la priprofetita apero de „energio de eraro“, erarigaj instruistoj, ĝenerala preteco kaj multaj

131