Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste, la aperontan, radibrilan lumon de la „Suno de Justeco“. Sed la plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis — kaj mi dubas, ĉu vi iam aŭdis — tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino, ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.

La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko, ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la duonrondan placon ĉe la pordistejo:

— Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne kapturniĝi.

Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.

— Bonan tagon, sinjoro, — respondis ĉi tiu, — volu vin turni maldekstren malantaŭ la arbareto.

Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis Lorna’n: — Kiu enkondukis vin en tiun rondon?

— Sinjorino Robinson.

— Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?

132