— Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon ĝis nia domo.
Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj ridetante respondis:
— Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?
— Ho! — rediris, gaje ridante, la infano, — vi ne estas timema, onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi bone scias.
La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo, deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:
— La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?
La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:
— Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.
Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.
La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj helbrunaj