Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.

— Bonan vesperon, sinjorinoj, — li diris tre ĝentile, tamen kun ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li aldiris:

— Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras, ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka morgaŭ matene.

Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la voĉtono ŝi respondis:

— Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.

Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi demandis la junan viron bonkore:

— Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?

Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:

— Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi,

10