ke li resaniĝos. Mi sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.
Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.
Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:
— Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn aferojn. Ili tre interesas lin . . . Ne, kontraŭe, li plej serioze, insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj . . . Nu, li ne absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. „Ne kredu“, li diradas, „se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne asertu la neeblecon . . .“
— Li, do, havas sperton . . .
— Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas, ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj. Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj . . .