— Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?
Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda, tamen dignoplena kaj fervora:
— Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte, senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe instigas mian animon.
— Kiaj?
— Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de Esperanto.
— . . . ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj estimindaj ecoj . . . mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.
— . . . Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras, lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda, pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla, puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.