Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi . . . Mi estas tre kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent tre ŝatas vian laboron. . . . Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn pri via patento?

— Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.

— Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin. . . . Jes, jes, vi estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la oficejo laŭ via valoro.

— Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble, esti apud li.

La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.

— Ho, sinjoro Marston, — ekkriis la knabo, malplezure sulkigante la frunton, — ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.

La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:

— Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.

— Ne estu postulemaj, infanoj, — diris la onklino, — sinjoro Marston devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.

— Ho kompatinda, kara sinjoro Marston! — kortuŝe murmuretis la knabino.

Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:

— Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun alian tagon.

Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino konsentis:

13