Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.

Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto kaj, kisinte ŝin, respondis:

— Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto; bonan vesperon.

— Adiaŭ!

— Adiaŭ!

Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco, kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.

Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis. De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis, kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:

— Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano — Lorna estas, kiel vi scias,

14