Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur mia duonfilino — kaj li estas al mi pli karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn, altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.

— Ne, ne, — rediris la pastro, — tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.

— Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.

— Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene respondos al viaj postuloj, — diris sinjoro Dent.

— Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj, mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.

— Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.

— Ho, vere? — demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun ŝi ree aŭdis:

— . . . kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne be-

15