Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bedaŭras, ke ili malpaciĝis — tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio, tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco. Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.

— Certe. Nu denove, bonan nokton.

— Bonan nokton, sinjoro Dent.

Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la duonfrato. — Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo, — ŝi diris al si mem. — „Malakordema paro“?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi, estas vere, perfidulo. . . . Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo. . . . Kiun mi nun havas en la mondo, krom la onklino, — ŝi demandis sin malgaje, — kaj kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!

La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito. Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan

16