ĝis la jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis. Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro, sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon, sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi murmuretis:
— Roberto, ho, mia Roberto!
Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo, staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj, kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:
— Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian vespermanĝeton post kelkaj minutoj.