Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.

Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:

— Ho! onklino . . . onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud la maljunaj ulmoj en la lagovalo!

— Trankviliĝu, karulino, — diris la malsanulino per tremetanta voĉo, ekprenante la manon de la amata nevino, — vi ja estas tro ekscitita . . .

— Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto Travers. Vere, onklino . . .

— Mia kara infano, — respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian tremetantan voĉon, — prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.

— Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas, ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito, antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.

— Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn. Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio, Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel — mi ne

18