Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gantino. Neniel. Inter aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto, tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia, kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado de la malriĉaj klasoj, ktp.

— Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo, nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj — mi volas fari alvokon al pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de Esperanto.

La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli materialajn konsiderojn el siaj pensoj. — La praktika valoro de Esperanto, — li diris, — jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo. La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema, nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo per ĝi fariĝis radianta, feliĉa.

141