Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vivante, antaŭe, nur por si mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon? Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro; novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi realigeblaj.

— Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo de treege simpla, bela lingvo.

Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno „La Espero“. Poste Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta homaro.

Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de la internacia lingvo; eĉ „la honorinda“ Algernon, iom brue; sed Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.

142