Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapitano Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.


Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis. Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne oscedadi — li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon — , jam ronketis en sia lanuga lito.

La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo, komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj, starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris, etendante la manon al la gastigantino:

— Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.

— Ĉu efektive?

— Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento, estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj, ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al si liber-

146