Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.

Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed, malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo, pleniganta ŝian koron.

— Kia domaĝo! — ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili, frostigis al ŝi la koron. — Bonan nokton, do, — ŝi aldiris konfuzite, sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.

Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso; ke ŝi estas multe malpli nobla

147