Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al ŝi la vidon. — Kio nun fariĝas, — ŝi demandis sin, — el ŝiaj altaj idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn: Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro noblanima, por malestimi malfortan virinan koron . . . Ho! Kion pensus la edzo, se li scius?

Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie, en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon. — Bona, kara, indulgema edzeto, — ŝi murmuretis, — pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol antaŭe.

Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita, kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko.

148