Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Venis al ŝi en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam, la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo. La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese: — „Leon-ardo, Leon-ardo“. Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia, kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo murmuretis dormeme: — Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu pli oportunan tempon . . . por . . . vi . . . a . . . Jam li estis kvazaŭ senviva por la ekstera mondo.

Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj.

149