Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ĉi tiu parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi malpravas.

Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis. — Ho, — ŝi diris al si, — mi bezonos mian spiritforton kaj . . . kaj . . . Dian helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo kontraŭ danĝero.

Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la venonta tago.

Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn: — Ne, — li diris al si en la pensoj, — senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En tiu rigardo kuŝis profunda amo. — Sed li alkroĉiĝis al la penso, ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco, ol kiom li antaŭe supozis. Sed, — li demandis al si, — kiom mi estas riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu mi agis ĉiam sufiĉe diskrete? — Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino, eĉ intima amikino, kun plena

150