Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konsento de ŝia edzo. Ĉu vere nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue, li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron. — Tamen, — li konsolis sin, — mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: „Mi faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la simpleco de platona amikeco.“

Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.


La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ flankoj. Tuj Lorna ekkriis:

— Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.

— Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento! — ridetante respondis Leonardo. — Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi dankas tian apartan honoron?

151