Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nardon ĝis la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:

— En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.


Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li leteron per etendita mano.

— Jen, legu tion; mi petas, — li diris. — Miaj plej malĝojaj antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!

Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.

— Tio estas treege bedaŭrinda afero, — diris Leonardo. Certe estas, ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj; kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ sur vin bonan impreson, ĉu ne?

— Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee anstataŭ al via Esperanta kongreso.

153