— Tamen vi ne proponis tion. — Leonardo forte sentis la intencan pikon en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis, ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem. Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.
La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto. Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo. Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite leviĝis, kaj iom energie diris:
— Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo! — Li frotis al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante plue: — Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.
Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj maltrankvila.
— Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron? — li demandis.
Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian embarason: — Jes, — li respondis, — kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi la vaporŝipon.