Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO VI


La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la enirejoj de la parko Hyde en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda, sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon ne malproksime de la famekonataj „Albert Hall“[1] kaj „Albert Monument“. Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon, kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas: Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi signojn de malsincereco kaj malbonvolo.

La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman, en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko, vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj; sed

158
 
  1. Grandega koncertejo, tute rondformo.