Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara volpovo kaj forteco de l’karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto, ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.

Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:

— Jes, — ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn gantojn, — se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.

Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu havis en si ion afekteman, fremdulan:

— Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj

159