Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi sentas min sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la sinjorinoj de nia rondo — inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando — tre amas tiun travideble sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze, ol ŝi.

Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.

— Tio estas tre kredebla, — si diris; — certe estas, ke ŝi adoras vin, aŭ, ni diru, idoligas vin — kompatindulineto.

Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la „granda instruisto“. Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:

— Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino. Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.

— Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.


Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar sinjoroj; ĉiuj elegante

160